20,99 €
inkl. MwSt.

Versandfertig in über 4 Wochen
payback
10 °P sammeln
  • Broschiertes Buch

Aleksandro Grin (vera nomo Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij) (1880-1932) -- klasika rusa verkisto, romantika realisto. En la juneco li vagadis dum ses jaroj, laboradis kiel matroso, ŝarĝisto, orlavisto, terfosisto, aktoro de vaganta cirko k.t.p. En 1902 pro ekstrema mizero li iĝis volontula soldato, proksimiĝis al socialistoj-revoluciuloj, dizertis kaj okupiĝis pri konspira revolucia laboro. En 1903-1910 li plurfoje estis arestita kaj ekzilita, kelkfoje fuĝis, loĝis kun falsaj pasportoj. Grin komencis verki en 1906, post tiam li forlasis la revolucian agadon kaj okupiĝis pri verkado. En…mehr

Produktbeschreibung
Aleksandro Grin (vera nomo Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij) (1880-1932) -- klasika rusa verkisto, romantika realisto. En la juneco li vagadis dum ses jaroj, laboradis kiel matroso, ŝarĝisto, orlavisto, terfosisto, aktoro de vaganta cirko k.t.p. En 1902 pro ekstrema mizero li iĝis volontula soldato, proksimiĝis al socialistoj-revoluciuloj, dizertis kaj okupiĝis pri konspira revolucia laboro. En 1903-1910 li plurfoje estis arestita kaj ekzilita, kelkfoje fuĝis, loĝis kun falsaj pasportoj. Grin komencis verki en 1906, post tiam li forlasis la revolucian agadon kaj okupiĝis pri verkado. En 1912-1917 Grin publikigis ĉirkaŭ 350 mallongajn rakontojn. Post 1923 li verkis ankaŭ kvin romanojn. Romantika, fantasta verkisto, bonega pejzaĝisto kaj subtila psikologo, Grin scipovis vastigi la kadrojn de la ordinara vivo kaj montri ĝian poeziecon, trovi en la tragika realeco revon pri homa feliĉo. La noblaj herooj de Grin loĝas en elpensitaj urboj: Liss, Zurbagano, Gel-Gju. Liaj idealaj imagoj de amo, belo kaj homeco estas plenaj de alta humanisma senco.